|
|
|
|
KEF: Kultura Esperanto Festivalo en Helsinki
автор: Marvin
[31.07.2005]
Lastan semajnon mi feliĉe povis partopreni ege interesan festivalon en
Helsinko, kaj mi ne povas ne dividi kun vi miajn impresojn. Temas pri KEF: Kultura Esperanto Festivalo, kiu okazis en la ĉefurbo de Finnlando de 16-a ĝis la 23-a de julio 2005.
Al la festivalo venis pli ol 100 homoj el pli ol 20 landoj (Finnlando,
Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio, Hispanio, Britio, Italio,
Grekio, Slovakio, Pollando, Rusio, Usono, Barato, Brazilo, Argentino,
Israelo, Islandio). Programo de festivalo estis ege abunda, tre streĉa
kaj entenis ĉiujn kulturkampojn: muziko, danco, teatro,
literaturo, filmo kaj eĉ komiksoj. Ĉiu-vespere okazis koncerto, aŭ
eĉ du. Kaj la tagoj estis plenplenaj de diversaj programeroj:
atelieroj, artistaj (sin)prezentoj, ktp.
Malgraŭ la bunta lingvopaletro, parolata de partoprenantoj, ĉiuj bone
komprenis unu la alian - la lingvo de festivalo estis ja Esperanto. La
festivalo donis bonan bildon de hodiaŭa esperanto-kulturo. En tiu ĉi
artikolo mi volas prezenti la ĉefajn rolantojn de la festivalo kaj
rakonti pri miaj impresoj. (La impresoj tiom multas, ke sufiĉas por mi
por la tuta jaro.)
Muzikaj projektoj en InterretoAntaŭ mia rakonto pri KEF-artistoj, mi volas mencii kelkajn projektojn ĝenerale.
Brazila retejo MusicExpress (projekto de Flavio Fonseca,
vidu sube) kolektadas informojn pri diversaj muzikistoj, iliaj KDoj kaj ankaŭ kantojn en MP3-formato, tekstojn kaj akordojn.
Jam estas pli ol 200 pecoj en Esperanto. La retejo havas kaj portugalan, kaj esperantan interfacon.
Vinilkosmo
el Francio - estas la plej granda muzik-eldonejo en Esperantujo. Ĉe la
retejo oni povas informiĝi pri la jam eldonitaj KDoj, aŭskulti
ekzemplojn de muziko kaj mendi KDojn. Nuntempe Vinilkosmo lanĉas
kooperadon kun BEL (Brazila Esperanto-Ligo), danke al kiu baldaŭ la
KDoj de Vinilkosmos estos aĉeteblaj en Brazilo je brazilaj prezoj.
Vinilkosmo subtenas novan projekton: Artista datenbazo.
Citaĵo: "La artista datenbazo celas plifaciligi la organizadon de
koncertoj kaj aliaj artaj aranĝoj ene kaj ankaŭ ekstere de Esperantujo.
Kerne estas datenbazo kun informoj pri artistoj (kaj prelegantoj, eble
longperspektive ankaŭ ĝenerala datenbazo pri homfortoj en e-ujo).
Aldone estos aro da iloj por organizado..."
Muzikistoj
Dolchamar (Finnlando)
Kantoj:
Esperanto Desperado (Danio)
Kantoj:
Martin Wiesse el Persone (Svedio)
Alejandro Cossavella (Argentino)
Kantoj:
- Preferindus
- Lia nova kanto "La Pordo" ricevis la 3-an premion cxe la Belartaj Konkursoj dum la UK en Vilno.
Flavio Fonseca (Brazilo)
Flavio Fonseca estas kreinto de supre priskribita projekto MusicExpress.
Li verkas kaj kantas mem, kaj esperante, kaj portugale; ankaux registras aliajn muzikistojn kaj eldonas muzikajn KDojn.
Kantoj:
 Flavio Fonseca dum sia koncerto en Helsinko 18.07.2005
JoMo (Francio)
JoMo multe kaj volonte vojaĝas. Kie ajn li estas, li "ensuĉas" aŭ
"enspiras" en si indiĝenajn kantojn kaj lingvojn, kaj poste enmetas en
siajn programojn kaj prezentas alilande. Tiel en Helsinki JoMo kaj
Liberecanoj montris programon el rusaj, ukrainaj kaj aliaj slavaj
kantoj, nove aranĝitaj, kio ege vigligis publikon. En septembro oni
povas vidi JoMo'n en Germanio - li koncertas en Munkeno dum la BUGA-2005 (29-a de septembro).
Kantoj:
Ĵomart und Nataŝa (Svedio/Kazaĥio)
Ĵomart kaj Nataŝa heredas la rusan bardan tradicion, sed dum la
jaroj ili trovis propran stilon. Ekde la lasta jaro la filino Carina
kunkantas kun la gepatroj kaj ĝuas eĉ pli grandan sukceson. En la
lasta KD "Amu min" Ĵomart kaj Nataŝa prezentas kantojn kun tekstoj
de Mikaelo Bronŝtejn.
Kantoj:
 Ĵomart kaj Nataŝa dum sia koncerto en Helsinko 16.07.2005
Timo Väänänen (Finnlando)
La koncerto de Timo estis la plej originala: li ludas Kanteleon -
nacian finnan muzikinstrumenton. La koncerto estis bonega, la muziko tre
nekutima, Timo metis la tutan animon en sia ludado. Krome, Timo
akompanis Liisan dum la opera vespero (vidu sube) fortepiane.
Opero
Inter la finnaj esperantistoj estas eĉ opera kantistino (soprano) - Liisa Viinanen.
Nuntempe ŝi studas en Germanio. Dum la KEF Liisa prezentis ampleksan
programon. Unue - la opera vespero. Liisa kantis mem ĉiujn voĉojn kaj
ludis ĉiujn rolojn. La intrigon verkis Liisa mem kaj spicis per kelkaj
konataj operpecoj de la mondo (ekzemple "Ario de la duko" el Rigoletto
aŭ "Habanera" el Carmen). La pecojn tradukis esperanten Anja Karkiainen
kaj Liisa. Tiu vespero restos tute ne forgesebla evento.
Jen la unua strofo el "Ario de la duko":
Ino similas plumon en vento,
ŝi ŝanĝas senton, tonon kaj penson.
Ĉiam aspektas ŝi bele kaj ĉarme,
tamen mensogas ride kaj larme.
Krome, Liisa kantis kantojn verkitajn kaj tradukitajn de Anja Karkiainen kaj gvidis atelieron "Voĉuzado".
 Teatro
Teatra Trupo Tuluza
(TTT) ludis "Familia Etoso" en Esperanto. Familia Etoso estas moderna
franca komedio de Jean-Pierra Bacri и Agnes Jaoui. La esperantan
tradukon faris Ricardo Cash. TTT - amatora trupo - funkcias sub la
gvido de Arno Lagrange.
Arno Lagrange estas profesia aktoro, tradukisto, enscenigisto,
scenteknikisto. Parolas Esperanton denaske. Li okupiĝas pri
Esperanto-teatro jam multajn jarojn. Krome, li estas unu el la plej
aktivaj Vikipediistoj. Je la tago antaŭ la teatraĵo li prelegis pri la historio de Esperanto-teatro.
Verkistoj kaj poetoj
Ne nur pri muziko, sed ankaŭ pri literaturo oni okupiĝis dum la festivalo. Literaturaj programeroj estas organizitaj de Jorge Camacho (Hispanio), Sten Johansson (Svedio) kaj Probal Daŝgupta (Barato).
Interalie, Sten Johansson gajnis kvar premiojn ĉe la Belarta Konkurso dum la UK, kiu sekvis la KEFon.
Ceteraj bongustaĵoj
Oni ne povas mencii ĉion, kio okazis dum la KEF, ĉar tro multas
okazintaĵoj. Mi nur substrekos unikajn ecojn de tiu festivalo. Unuavice:
speciala etoso de festivalo. Partoprenis personoj malsamaĝaj kaj de
malsamaj landoj. Tamen ĉiujn kunigis la komuna lingvo, do homoj sentis sin kiel komunumo.
Menciindas ankaŭ la malklara limo inter la artistoj kaj publiko.
Mi dirus, 40% de KEFanoj iel partoprenis la programon. Kiu ne
partoprenis oficiale faris tion neoficiale: iu gvidis diskotekojn, iu
ludis gitaron, iu kantis, iu dancis, iu deklamis poemojn dum atelieroj,
ktp. Oni povis konatiĝi kun ĉiuj artistoj, disputi kun verkistoj ĉe
taso de kafo. Kaj eĉ karaokea vespero estis tute nekredebla.
Cirkulis listo, ĉiu povis elekti kanzonon kaj, kiam estis lia/ŝia vico,
la bando, kies kanzono estis elektita, iris sur scenejon kaj ludis la
kanzonon "vive". Kaj la volontulo(j) kantis. Kie vi trovos tion?
Resume: "Lernu Esperanton jam pro tio, ke tiel eblas partopreni KEFon!"
Por la hejmvojaĝo mi aĉetis ĉe la KEFa libroservo rakontaron "Mondo"
(rikolto de la jaro 2001). Ordinaraj rakontoj, 34 eroj, diverstemaj.
Estas pli interesaj, estas malpli. Tamen, tre stranga sento ne forlasis
min dum legado. 30 aŭtoroj el malsamaj landoj. Ĉiuj rakontoj skribitaj
en la sama lingvo, sen iu ajn tradukado. Tio okazas nur en nia
Esperantujo.
Kio sekvos?
Kiam kaj kie okazos la sekva KEF oni ankoraux ne scias. Tradicie,
KEF okazas en la nordaj landoj cxiuj 2-3 jaroj. Sed somere 2006 cxiuj
estas invititaj por la KAFE 2006 - 2-a Kultura Arta Festivalo de Esperanto, organizota de EKC kaj EUROKKA.
Vi povas traduki tiun ĉi artikolon en aliajn lingvojn kaj disvastigi
en aliaj medioj, se vi mencios la aŭtoron, donos ligon al la originala
versio de artikolo ĉe vorota.de kaj informos aŭtoron per retpoŝto.
|
|
|
|
|